Kio estas Ido?

Ido estas la idiomo internacia, helpanta kaj neutrala, kiu rezultis el la elekto kaj laboroj de la "Délégation" (delegacio).

La Délégation pour l'adoption d'une langue auxiliaire internationale (la Delegacio por la alpreno de internacia helplingvo), fondita en 1901 (januare) estis grupo da personoj delegita de 310 kongresoj kaj societoj chiulandaj kaj chiucelaj, por ekzameni la multajn projektojn de lingvo internacia, kaj por adopti la plej bonan. Ghis 1907 ghi estis ricevinta 1250 aprobantajn subskribojn de membroj de Akademioj au Universitatoj, kiuj tiel montris sian intereson al la entrepreno.

Tiam ghi elektis (junie de 1907) internacian Komitaton de sciencistoj kaj lingvistoj speciale kompetentaj kiuj, post ekzameno de chiuj projektoj novaj au malnovaj de lingvo internacia antau kaj dum 18 kunsidoj, adoptis fine Esperanton kun diversaj modifoj. Tiu modifoj studitaj, kompletigitaj per komuna laboro, publika kaj internacia, de 1908 ghis 1914, en la revuo Progreso, havis kiel rezultato la nunan "Ido". Chi tiu sekve ne estas, kiel Esperanto, la simpla produkto de unu homo. Estas notende, ke la Komitato de la Delegacio enhavis Esperantistojn kaj ech la Prezidanton mem de la Lingva Komitato. Nu la decido adoptanta Esperanton "kun la rezervo de iuj modifoj" estis unuanima. Se, poste, skismo okazis, la respondeco ne estas imputebla al la Idistaro, sed al tiuj, kiuj forgesis vochdonojn au subskribon.

La Komitato de la Delegacio (la plej kompetenta kaj senpartia kiu iam kunvenis pri lingvo internacia) estis tiel jughata de So Gaston MOCH, kiu provizore anstatauis en ghi rektoron Emile BOIRAC, tre eminenta estro Esperantista: "La lingvoj germana kaj franca havis tie tri reprezentantojn, la angla du, kaj la lingvoj dana, hispana, greka kaj hungara, unu. La plej diversaj sciencoj estis reprezentataj, kaj oni rimarkis en ghi nome kvar bonfamajn lingvistojn, Sojn BAUDOUIN DE COURTENAY, JESPERSEN, LAMBROS kaj SCHUCHARDT."

Opinioj pri Ido.

"La gramatiko de Ido kontentigas pli bone la postulojn de lingvo internacia ol la gramatiko de Esperanto ..." (A. MEILLET, profesoro pri lingvistiko en Collège de France, Revue Critique, 11a de Marto 1911.)

"Estas eraro nepardonebla distingi, kiel faras Esperanto, la akuzativon kaj la nominativon, distingo kiu ghenos chiujn individuojn de lingvo latinida au angla, kaj kiu estos neutila al la ceteraj." (La sama autoro, Revue Critique, 11a de Marto 1911.)

"Cetere, estas facile procedi pli logike kaj, sekve pli kontentigante kaj klare, en la vortfarado ol agas ghin Esperanto.
"Chi tion montris la kreintoj de Ido, lingvo fondita sur la samaj principoj ol Esperanto, sed kie tiuj principoj estis aplikataj kun rigoro pli granda." (La sama autoro en Les Langues dans l'Europe Nouvelle, p. 323, publikigita en 1918.)

"Kiel filologia produkto artefarita, Ido superas Esperanton. Ido estas pli simpla, pli travidebla, socie pli utiligebla ol Esperanto." (Profesoro SCHRIJEN, Utrecht, en la revuo Studien.)

"Ido ne detronigos la lingvojn vivantajn, sed ghi evitos al la sciencistoj samtempe esti multlingvuloj. La simpleco de la morfologio kaj de la sintakso, same kiel la logiko rigora kiu direktis ghian kunmetadon, rebatas la kontrauargumentojn kiujn oni povus esprimi. Oni devas deziri totkore la sukceson de chi tiu interesa entrepreno." (La Revue Augustienne, 15a de Augusto 1910.)

"La rezultato estas lingvo kiun chiu povas lerni tre facile; ghi havas super la ceteraj lingvoj artefaritaj chi tiun avantaghon, esti fondita sur sciencaj kaj teknikaj principoj raciaj, kaj sekve ghi ne devas timi esti iam anstatauigata de lingvo pli bona kaj esence malsama, kiu fine konkerus la mondon." (Dro profesoro Otto JESPERSEN en La Langue internationale et la Science, p. 30.)

"... Ne indus uzi tian lingvon internacian, se ghi estus tiel neperfekta kiel estis ekzemple Volapük, au ech Esperanto. Oni devas formi ghin lau principoj vere sciencaj, por ke ghi estu tute praktika. Tiurilate la laborado farita inter 1908 kaj 1914 de la Idistoj, en ilia revuo Progreso, indikas tre gravan pashon antauen, kaj la lingvo Ido, per tiuj penoj de multlandaj kunlaborantoj atingis gradon de perfekteco tiom altan, ke mi ne hezitus konsili ghian adopton kiel lingvo oficiala de la Naciar-ligo." (Otto JESPERSEN en serio da paroladoj che University College, Londono, Junio 1920.)

La granda lingvisto skribas kaj ech parolas Idon; ech li faris kursojn pri chi tiu lingvo al studentoj de la Universitato en Kobenhavn, kie li estis profesoro pri lingvistiko. Aliflanke li eldiris pri Ido chi tiun ateston tre sagacan:

"Por chiuj nacioj kaj aparte por miaj danaj samlandanoj kaj por la ceteraj nacioj skandinaviaj, la lingvo Ido certe estas pli facile lernebla kaj praktikebla ol Esperanto. Pro tiu motivo kaj ankau pro ghia scienca konstruo kaj ghia granda fleksebleco, Ido shajnas al mi pli kapabla ol iu ajn alia lingvo ludi la rolon de helplingvo por chiuj nacioj civilizitaj."


Ido:

http://users.aol.com/idolinguo

http://yi.com/home/ChandlerJames

http://www.reocities.com/Paris/Rue/8009/Listo.html


Back to main Ido page

This page hosted by Yellow Internet.
James Chandler 27-Aug-98.