Diversaj Kantoj

Barb’ra Allen

elangligis Montagu Christie BUTLER, ĝis 1926

Teksto laŭ Kantaro Esperanta, 1926
(sendita al mi de Lee Miller)

De l' Skarleturba junular'
    La pensoj vagis valen,
Ĉar tie loĝis junulin'
    Nomita Barb'ra Allen.
Jem Grovo, kun rompita kor',
    Portiĝis hospitalen;
Kaj de la vivo velkis for
    Pro am' al Barb'ra Allen.

Sur lia frunto sidis mort'
    Pelanta lin fatalen;
Rapidu, por konsoli lin,
    Ho bela Barb'ra Allen!
Malrapidege venis ŝi,
    (La histori' raportas);
Jen ĉio, kion aŭdis li:—
    "Junul', vi ŝajne mortas!"

Sed kiam tombe kuŝis li,
    Ŝi ploris:  "Ve, adiaŭ!
Pretigu liton nun por mi,
    Ĉar mortos mi hodiaŭ.
Knabinoj, kiuj vidas min,
    Ne sekvu min, sed malen—
Per sia mort' avertas vin
    Kruela Barb'ra Allen.

Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2001.09.14.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.reocities.com/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'