Diversaj Kantoj

Hejm’, Hejm’ sur la Step’
(dua versio)

Home on the Range
Oh, give me a home where the buffalo roam

mi opiniis ke tiu ĉi versio estas traduko de William Solzbacher, sed Lee Miller definitive montris, ke la tradukinto efektive estis George Allan Connor

Ho, hejm’ sub la bel’ de sennuba ĉiel’,
Kun la cerv’, antilop’ kaj bizon’;
Malofte la vort’ malkuraĝa pri sort’
En la vasta paŝtej-region’.

Hejm’, hejm’ sur la step’,
Kun la cerv’, antilop’ kaj bizon’;
Malofte la vort’ malkuraĝa pri sort’
En la vasta paŝtej-region’.

Kiel ofte al stel’ en la nokta ĉiel’,
Sub la brilo de l’ astra trezor’,
Dum longa rigard’, mi scivolis pro ard’,
Ĉu sur ili superas la glor’.

Hejm’, hejm’ sur la step’,
Kun la cerv’, antilop’ kaj bizon’;
Malofte la vort’ malkuraĝa pri sort’
En la vasta paŝtej-region’.

Reviziita kaj midie ekipita je 2000.10.11.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.reocities.com/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'