Diversaj Kantoj

La Danckonklud'

Tomorrow Shall Be My Dancing Day

Esperantigis William Auld
kaj Margaret Hill

  1. Okazos morgaŭ danckonklud',
    ho, estu por karulo ŝanc'
    por legendon vidi de la lud',
    karulon voki al la danc'.
              Do jen, karul',
              jen karul', karul', karul',
              mi faris ĉion por la karul'.
  2. Min naskis virgulina pur',
    ŝi dotis min per karnsubstanc',
    kaj min enfaldis homnatur',
    karulon voki al la danc'.
              Do jen, karul',
              jen karul', karul', karul',
              mi faris ĉion por la karul'.
  3. En manĝotrog' mi kuŝis jen,
    malriĉa laŭ la cirkonstanc',
    ĉe virbovo kaj povreta azen',
    karulon voki al la danc'.
              Do jen, karul',
              jen karul', karul', karul',
              mi faris ĉion por la karul'.
  4. Min baptis oni sen riproĉ',
    Spirito Sankta en alianc';
    aŭdiĝis supre Patra voĉ',
    karulon voki al la danc'.
              Do jen, karul',
              jen karul', karul', karul',
              mi faris ĉion por la karul'.

Aperis en Kantanta Mia Bird', British Esperanto Association, 1973

Reviziita kaj midie ekipita je 2002.04.05.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.reocities.com/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'