Mariston logas vasta mar'

Markanto eble sveda

Fonto : Donu Hejmon al mi... p. 39

  1. Mariston logas vasta mar', ondaro kaj muĝ'.
    La ŝipon skuas la ŝtormar', ne estas rifuĝ'.
         Nun, ĝis revid', belega knabin', revidos vi baldaŭ min.
         Nun, ĝis revid', belega knabin', revidos vi baldaŭ min.

  2. Knabino mia diras "Ĝis!" ĉe ondo kaj muĝ'.
    Min ligas ŝia lasta kis': Jen estas rifuĝ'!
         Do ĝis revid', belega knabin', revidos vi baldaŭ min.
         Nun, ĝis revid', belega knabin', revidos vi baldaŭ min.

  3. Ŝi flustras dolĉe en orel', ĉe ondo kaj muĝ',
    "Revenu baldaŭ via vel' al hejma rifuĝ'."
         Ho, ĝis revid', belega knabin', revidos vi baldaŭ min.
         Nun, ĝis revid', belega knabin', revidos vi baldaŭ min.


Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2002.07.19.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.reocities.com/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'