Diversaj Kantoj

Nur per Okulo Tostu Min

Angla teksto de Ben JONSON, 1616
elangligis Montagu Christie BUTLER

Teksto laŭ Kantaro Esperanta, 1926

Nur per okulo tostu min,
   Mi same tostos vin;
Aŭ lasu kison en pokal',
   Kaj ne necesos vin'.
Soifo el anima font'
   Postulas trinkon dian,
Sed por nektaro de Amor'
   Mi ne fordonus vian.

Al vi rozfloron sendis mi
   Kun amo en la kor',
Fidante ja, ke tie ĝi
   Ne povos velki for.
Sed vi post kara lipa prem'
   Resendis ĝin al mi,
De kiam ĝia dolĉodor'
   Parolas nur pri vi.

Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2001.10.07.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.reocities.com/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'