Vivu la stel'
Plenigu la glason, ho ĉiu bonul'

Teksto : Agnes B. Deans

Melodio : tradicia (Vive l'amour, franca)

Plenigu la glason, ho ĉiu bonul'!
"Vivu la Verda Stel'!"

Kaj kantu la homoj el ĉiu angul':
"Vivu la Verda Stel'!

Vivu la, vivu la, vivu la Stel'!
Vivu la, vivu la, vivu la Stel'!
Vivu la Stel', vivu la Stel',
Vivu la Verda Stel'!"


Plenigu la glason, kaj tostu kun mi:
"Vivu la Verda Stel'!"

La lingvon kreitan por ĉiu naci'—
"Vivu la Verda Stel'!

Vivu la, vivu la, vivu la Stel'!
Vivu la, vivu la, vivu la Stel'!
Vivu la Stel', vivu la Stel',
Vivu la Verda Stel'!"


Per voĉoj de nia kunbatalantar'
(Vivu la Verda Stel'!)

Resonu la voko sur tero kaj mar':
"Vivu la Verda Stel'!

Vivu la, vivu la, vivu la Stel'!
Vivu la, vivu la, vivu la Stel'!
Vivu la Stel', vivu la Stel',
Vivu la Verda Stel'!"

Fonto: el Kantaro Esperanta, 1926,
kaj Kantfesto I, 1982,
kun interpunkciaj ŝanĝetoj


Enretigita kaj midie ekipita je 2002.03.08.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.reocities.com/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'