Samideana Trinkkanto
Por Esperanto se vi klopodos kiel ni

Frans Swagers

Por Esperanto se vi klopodos kiel ni
Kaj pace varbos ĉiun por ĝi:
Jen mia mano, Samideano!

Ĝoju ni, trinku ni je via sano!

Ĝoju ni, trinku ni je via sano!

Ĝoju ni, trinku ni je via sano!


Se l’ antaŭjuĝon malhelan de la nuna hor’
Per verda stelo pelas vi for:
Jen mia mano, Samideano!

Ĝoju ni, trinku ni je via sano!

Ĝoju ni, trinku ni je via sano!

Ĝoju ni, trinku ni je via sano!


En estonteco, se fine venkos nia pen’,
Nin rekonigos granda festen’ —
Jen mia mano, Samideano!

Ĝoju ni, trinku ni je via sano!

Ĝoju ni, trinku ni je via sano!

Ĝoju ni, trinku ni je via sano!


Ne estas al mi klare, ĉu Frans Swagers verkis
nur la tekston, aŭ ankaŭ la melodion


Plibeligita kaj midie ekipita je 2001.04.01.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.reocities.com/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'