Vintraj Kantoj

La mastron kaj mastrinon de la domo benu Di'

Angle: God bless the master of this house

Tradicia Kanto el Norda Anglio
Elangligis Liland Brajant ROS'

  1. La mastron kaj mastrinon de la domo benu Di',
    Kaj tutan infanaron nun festantan ĉirkaŭ vi!

    Amon, ĝojon al vi! Vian sanon tostas ni!
    Dio benu vin per la plej bona nova jar'!

  2. Al ĉiuj la parencoj ĉu proksimaj aŭ ĉu for,
    Kristnaskajn kaj novjarajn bondezirojn el la kor'!

    Amon, ĝojon al vi! Vian sanon tostas ni!
    Dio benu vin per la plej bona nova jar'!


Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2001.11.22.
Alternativa melodio kaj aliaj strofoj estas ĉe Jen venas ni kantante tostojn.




Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://www.reocities.com/lilandr/
de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la tttejo de
Liland Brajant Ros'